La kurioza incidento de la hundo en la nokto (Esperanto Edition)
Description:
La kurioza incidento de la hundo en la nokto estas krimromano pri murdo, sed sensimila. La detektivo, kaj rakontanto, estas Kristoforo Beno. Kristoforo estas 15-jaraĝa kaj havas Asperger-sindromon. Li scias multege pri matematiko kaj malmultege pri homoj. Li amas listojn, regulaĵojn kaj la veron. Li malamas flavon kaj brunon kaj esti tuŝata. Li neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato, sed kiam li trovas najbaran hundon murdita, li ekpaŝas al timiga vojaĝo kiu renversos lian tutan mondon.
Mark Haddon kaj The Curious Incident premiiĝis en la Premioj Whitbread en la kategorioj Plej bona romano kaj Libro de la jaro en 2003.
Want a Better Price Offer?
Set a price alert and get notified when the book starts selling at your price.
Want to Report a Pricing Issue?
Let us know about the pricing issue you've noticed so that we can fix it.